Bernardino Ramazzini | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Licoro Langiano |
Naskiĝo | 3-an de novembro 1633 en Carpi |
Morto | 5-an de novembro 1714 (81-jaraĝa) en Padovo |
Lingvoj | latina |
Alma mater | Universitato de Parmo ![]() |
Okupo | |
Okupo | kuracisto verkisto universitata instruisto ![]() |
Verkoj | De Morbis Artificum Diatriba |
Bernardino RAMAZZINI (Carpi, 4-a de oktobro 1633 – Padovo, 5-a de novembro 1714) estis itala kuracisto, konsiderita fondinto de la labormedicino. Liaj studoj pri profesiaj malsanoj kaj la promocio de protektado por laboristoj akcelis la malfermon de la industria sekureco, kaj de la leĝaro pri laborakcidentoj. En 1700 li verkis la unuan gravan libron pri profesiaj malsanoj kaj industria higieno. Li ekvivis en tumulta periodo de la historio de Eŭropo; en Italio, la tribunalo de la Inkvizicio ĵus malpermesis la instruadon de la teorioj de Galileo Galilei kaj norde de Alpoj, Eŭropo estis detruita de la Tridekjara Milito.